
Page 4 sur 77
ENKONDUKO
Ĉi tiu kurso-libro estas provo produkti lernolibron pri Esperanto pere de legado de
kelkaj ĉapitroj de la Kurano kaj ekzerciĝado pri la lingva materialo, kiun oni trovas en
ili.
Ni elektis la unuan ĉapitron kaj la lastajn pro pluraj kialoj. La unua havas simbolan
signifon kaj estas tre konata tra la tuta islama mondo. La aliaj ĉapitroj, kiuj estas la
lastaj 20 de la Kurano, estis elektitaj ĉar ili estas ĝenerale mallongaj, kaj do ili taŭgas
por rapida legado kaj poste ekzerciĝado.
Tiuj, kiuj konas la tekston en la araba, povas rekte legi ĝin kaj kompari ĝin kun la
teksto en Esperanto, sed, mi pensas, ke en franclingvaj landoj la komparado inter la
tekstoj en Esperanto kaj en la franca sufiĉas.
Bonvolu atenti, ke la tekstoj ne estas precize laŭvorte samaj. Ĉiuj tiuj tradukoj-
interpretoj de la Kurano havas longan tradicion kaj ili estis faritaj plurajn fojojn tra
la historio. Tio klarigas la malsamecojn, sed la ĝenerala senco estas ĉiam identa.
Evidente ĉi tiu kurso taŭgas pro lernantoj, kiuj jam lernis la bazajn sciojn pri
Esperanto per elementa kurso.
Bonan studadon!
Renato Corsetti kaj Franciska Toubale
kunlaborantoj de la Afrika Komisiono de UEA